PIV 2020 · 9443
lip/o
② lip/o Ⓚ Mll de lipido (pref-e uzata): lipolizo, lipoproteino.
lipazo Ⓚ Enzimo, katalizanta la hidrolizon de lipidoj: ⚥ pankreata lipazo.
fosfolipazo Ⓚ Enzimo, katalizanta la hidrolizon de glicerofosfolipidoj.
lipolizo ⚥ Ⓚ Hidrolizo de la lipidoj en la organismo.
lipomo ⚕ Negrava tumoro, konsistanta el subhaŭta grashisto.
lipoproteino Vd proteino.