PIV 2026 · Artikolo 9549
lolio
lolio BOTA unu-, du- aŭ plur-jara herbo 2, kun maldensa spiko el plataj spiketoj unuglumaj (escepte de la apeksa, dugluma); el Eŭropo, Azio kaj norda Afriko, el kiuj gravaj furaĝplantoj kaj gazonherboj. genro Lolium ➞ poaco.
multjara lolio plurjara speco de lolio; rapide kreskanta, loze tufa, ĉiamverda, ĉiujara herbo 2, ĝis 1 m alta; kun verdaj aŭ blue verdaj folioj; kun verde brunaj, spiketaj floroj aranĝitaj alterne, ambaŭflanke de la tigoj; vaste uzata en gazonoj. specio Lolium perenne
narkota lolio lolo.