PIV 2026 · Artikolo 9727

mahonio

Litero M

mahonio BOTA daŭrafolia arbusto, kun ledecaj, alternaj, plume kunmetaj folioj, havantaj dornarandajn folierojn, kun hele flavaj floroj en grapolo aŭ paniklo, kaj kun bluaj, tre malofte ruĝaj beroj; el sudorienta Azio kaj Nord- kaj Mez-Ameriko; pluraj ĝardene kultivataj. genro Mahonia ➞ berberisaco, mahagono.