PIV · 9815
★malic/a
★malic/a
1 (iu) Konscie malbonfarema kontraŭ aliaj, deziranta malutilon k malfeliĉon al aliaj: malica koro Z, buŝo Z; malica infero! Z; li ridis malice, kiel nur diablo povas ridi Z. ☞ perversa.
2 (io) Farata kun deziro malutili al iu, malfeliĉigi iun: malica ago parolo, intenco; kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon Z.
malico
1 Intenco malbonfari: la malico de la lipoj X; miaj paroloj ne havas falson k malicon X.
2 Malicaĵo: en sia koro li preparas malicon X; kiu faras signojn per la okuloj, tiu intencas malicon X; ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj Z.
malicaĵo. Io malice farita: intrigoj k malicaĵoj estis forgesitaj Z.
maliceta. Inklina mokpetoli, ataketi per ŝercoj.
maliculo. Estaĵo malica: kiu intencas fari malbonon, tiun oni nomas maliculo X.