PIV 2026 · Artikolo 9816
maligna
maligna MEDI havanta malbonan prognozon: maligna malsano grava kaj insidema maligna tumoro ĝeneraliĝema kaj mortiga
(figurasence) la maligna malica sorĉisto kuraĝis fari tiel abomenindan transformon FDi maligna okulo kiu, laŭ popola superstiĉo, kapablas sorĉe malutili al iu ➞ malicokula
➞ benigna. maligni havi malignan efikon: la malignanto kiu, laŭ popola superstiĉo, kaŭzas al aliaj malbonon per sorĉarto
maligneco stato de io maligna: maligneco de malsano