PIV · 9859
mang⁹o
mang9o 🍁 Frukto de mangarbo; drupo karno- k suko-riĉa, ĝenerale ovo- aŭ kor-forma, 5−15 cm longa, maturstadie flava aŭ oranĝa k terebentine odora, enhavanta unu semon grandan, densan, fibrecan, adheran al la fruktokarno.
mangujo, mangarbo. Tropika fruktarbo (Hindia mangifero) kun lancetformaj, malhele verdaj folioj k kun blankete rozaj floroj produktantaj mangojn; hejma en N Hindio, multe kultivata en la tropikaj landoj k Kalifornio.