Serĉi en la vortaro

Rezultoj 53

Por „sinteno” · laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

sugestii

Aparta paĝo

Malfermita: sugestii

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. sugestio
  2. sugestiebl/a
  3. memsugestio
sugestii tr PSIK
1 prezenti ideon por transformi ĝin en sintenon, konvinkon aŭ agon, al iu, kiu ne konscias pri tiu efiko: (figurasence) sugestii al ili la ideon pri la revoko de la kongreso estus ne konsilinde Z
2 influi iun sugestiante ideon: nenia komitato povus fari tion, se ĝi traktus sian taskon serioze kaj ne estus sugestiata de personoj, kiuj havas ian kaŝitan celon Z
sugestio ago sugestii; ideo sugestiata: persono fikse rigardas iun punkteton kaj atente aŭskultas dormigajn sugestiojn de la hipnotisto Ko
(figurasence) li estis simple sub la sugestio de Couturat Z kelkaj estimataj scienculoj per sugestio falis en kaptilon Z
sugestiebla tia, ke oni povas facile sugestii 2 lin aŭ ŝin: sugestiebla paciento
memsugestio
1 vola aŭ nevola sugestio al si mem.
2 psikoterapia metodo bazita sur la fakto, ke ideo aŭ mensa bildo, prezentita en difinitaj kondiĉoj, emas transformiĝi en sintenon aŭ agon per nekonscia procezo.