Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „ĉevalo” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 7
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★bleki

Aparta paĝo

Malfermita: ★bleki

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. bleko
  2. blekad/o
  3. blekeg/i
  4. ĉevalbleki
  5. kapr/obleki
★ bleki ntr
1 besto aŭdigi sian voĉon: la azeno blekis B blekas ĉevalo, saltas ĉaro MT
1 Pli precizajn verbojn serĉu ĉe la respektiva bestonomo.
2 (figurasence) krii kiel besto: ili fariĝis kiel pasiaj ĉevaloj; ĉiu blekas al la edzino de sia proksimulo MT (malŝate) ĉu vi volas defali de ni, ĉar ia senvalora knabino plore blekas? Z la dua viro blekis kelkajn silabojn en lingvo ne identigebla CPi en la forno blekis la fajro SPo
bleko krio de aŭ kiel besto: grandega voĉo, pli potenca ol leona bleko B (figurasence) la longa bleko de la ŝipsirenoj FSz
blekado longa aŭ ripetata bleko: la blekado dolora de l’ uro miksiĝis kun la siblanta spirado de l’ grandegulo B ĝia blekado estas simila al la leona MT
blekegi tre laŭte krii: la hundo metas sin sur min, blekegas Z (figurasence) ni ĉiuj blekegas kiel ursoj MT
ĉevalbleki bleki kiel ĉevalo. Sin. heni.
kaprobleki bleki kiel kapro. Sin. meki.