Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vortaro” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 59

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★detalo

Aparta paĝo

Malfermita: ★detalo

Derivaĵoj en la artikolo 9
  1. detala
  2. detale
  3. detali
  4. detalad/o
  5. detalaĵ/o
  6. detalig/i
  7. detalist/o
  8. detalum/i
  9. maldetala
★ detalo
1 malgranda parto, rigardata kontraste kun la tuto: zorge raportu pri ĉiuj detaloj vi petas, ke mi donu al Vi detalojn pri mi kaj mia vivo Z ĉe ĉiu detalo vi batalis kontraŭ la tekniko de la arto Z anstataŭ paroli pri la principo de reformado, li parolus pri la detaloj! Z
2 malgrava parto, rigardata kontraste kun la ĉefa afero: droni en detaloj Z
detala
1 atentanta, priskribanta aŭ mencianta ĉiujn detalojn: ellabori detalajn teĥnikajn vortarojn Z ellabori plenan detalan gramatikon Z mi ricevis detalan leteron pri la aranĝo de la du komitatoj Z detala analizo de verko mi pretigos detalan raporton Z
2 KOME pomalgranda: detala komerco detala butiko
detale en detala maniero: mi volus korespondadi kun Vi detale pri miaj du forlasitaj projektoj Z mi ne povas rakonti al vi pri tiu ĉi punkto pli detale, ĉar ĝi postulus tro longan skribadon Z detale motivita artikolo Z detale vendi
detali tr komplete fari, listigi aŭ rakonti ion, konsiderante aparte ĉiujn partojn: So Gilsu detalas la evoluojn de nia movado en Azio inter 1989 kaj 1995 IEr ne hezitu detali vian opinion pri nia demando DBr Sin. detaligi.
detalado
1 preciza kaj aparta konsiderado pri ĉiuj partoj de tuto: fari la detaladon de konto
2 pomalgranda vendado. ➞ debito.
detalaĵo afero aŭ fakto, kiun oni povas konsideri detalo: dezirante esti utila al vi, mi demandos pri kelkaj neeviteblaj detalaĵoj Z bagatelaj eksteraj detalaĵoj Z svarmo da ĉiutagaj detalaĵoj Z
detaligi detali: se ĝi la parolarto tro detaligas la regulojn, fiksante ĉiun ajn bagatelaĵon, ĝi ne plu estas retoriko. ILa la temon ni lasas por detaligi en estonta artikolo JLu
detalisto vendisto, kiu vendas po malgrandajn kvantojn (detale) al ordinaraj konsumantoj. ➞ pograndisto.
detalumi tr priskribi ion detale: du enkondukoj detalumas la malfacilecon traduki la poemegon DBr
maldetala
1 ĝenerala, sendetala: rakonti laŭ maldetalaj trajtoj
2 pogranda.