Serĉi en la vortaro

Rezultoj 53

Por „sinteno” · laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★amiko

Aparta paĝo

Malfermita: ★amiko

Derivaĵoj en la artikolo 20
  1. amika
  2. amiki
  3. amikaĵ/o
  4. amikar/o
  5. amikec/o
  6. amikem/a
  7. amikiĝ/i
  8. amikin/o
  9. boamiko
  10. boamikin/o
  11. eksamiko
  12. fianĉamiko
  13. fianĉamikin/o
  14. kor1amiko
  15. kor1amikin/o
  16. malamika
  17. malamiko
  18. malamikec/o
  19. malamikem/a
  20. malamikiĝ/i
★ amiko
1 persono, kiu estas ligita kun alia persono per reciproka inklino: amikon montras malfeliĉo Z pli bona amiko intima, ol parenco malproksima Z amiko en ĝojo kaj ploro Z amiko de amiko estas ankaŭ amiko Z amiko estas kara, sed vero pli kara Z
2 persono, kiu ne intencas malutili, sed estas preta helpi aŭ defendi: malfermu, mi estas amiko amikoj de la lando Z mi gajnos mian proceson, ĉar mi havas amikon ĉe la kortego li kolektis ĉiujn siajn amikojn por apogi la manifestacion
3 iu, kiu havas simpation aŭ emon al io: amiko de la ordo amiko de la paco amiko de la virto pli ĝuste ol virtulo la plej varmaj amikoj de nia lingvo Z respondoj al la amikoj Z
amika
1 havanta sentojn de amiko: ili ĉiuj estis tre amikaj inter si Z montri sin amika al iu
2 rilata al amiko(j): amika helpo amika konsilo amika riproĉo esti en amikaj rilatoj kun iu amikaj ligoj AAd/SMG
amiki ntr esti amiko: la urso diris Kun homo longe mi amikis KKa
amikaĵo ago de amiko: fari amikaĵon al iu
amikaro grupo de amikoj: dum kelka tempo la tuta amikaro vojiris en solena silento HLu la forto pozitiva, kiun prezentis nia tiama tuta amikaro la simpatiantoj de Esperanto, estis tro malgranda Z
amikeco sentoj de amiko: mi vivas kun li en granda amikeco FE ligo de amikeco Z amikeco aparte, ofico aparte Z
amikema inklina al aŭ karakterizata de amikeco: li havis tre bonan koron kaj estis tre pacema kaj amikema Z li havis afablan, amikeman mienon ALö
amikiĝi fariĝi amiko: ne amikiĝu kun homo kolerema MT la muso amikiĝis al la rano KKa
amikino virino aŭ knabino, kiu estas ligita kun alia persono per reciproka inklino: ĉu vi ambaŭ ne estas amikinoj de la infaneco? Z trovinte, ŝi kunvokas siajn amikinojn , dirante NT
boamiko, boamikino (ŝerce) persono, kun kiu oni havas komuna(j)n seksa(j)n partnero(j)n.
eksamiko persono, kiu antaŭe estis ies amiko.
fianĉamiko vira amiko elektita de fianĉo por helpi lin dum lia edziĝo.
fianĉamikino ina amiko (kutime unu el pluraj) elektita de fianĉino por akompani ŝin dum ŝia edziniĝo:la edziĝa festo kun fianĉamikinoj kaj edziĝaj donacoj Z
kor1amiko, kor1amikino kunulo, kun kiu oni havas amrilaton: mi demandis al mia ĵusa koramikino, kiom da koramikoj ŝi havis antaŭ mi Ko
malamika
1 malfavora aŭ malsimpatia al iu aŭ io: alpreni sintenon malamikan al la registaro ĝi estas indiferenta aŭ malamika kontraŭ nia ideo Z
2 en milito rilata al la kontraŭuloj: malamika lando malamika ŝipo malamika soldato malamika standardo
malamiko
1 persono, de kiu oni estas malamata, aŭ kiun oni malamas: timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan Z kiu neniun savis, malamikon ne havas Z ĉar vi per tiu faro incitis la malamikojn de la Eternulo MT la malamiko, kiu ilin semis, estas la diablo NT
2 iu, kiu partoprenas militon kontraŭ iu alia: niaj militistoj venkadis la malamikojn B viaj malamikoj falos antaŭ vi de glavo MT kiam vi iros milite kontraŭ vian malamikon MT
3 iu, kiu kontraŭas aŭ oponas ion: tiaj ambiciaj kaj obstinaj personoj estas la plej grandaj malamikoj de nia ideo Z
(figurasence) nia plej granda malamiko ĉiam estis la postulado de reformoj Z plibono estas malamiko de bono Z
➞ antagonisto.
malamikeco stato aŭ sentoj de malamiko: Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino MT malamikeco de la nacioj falu, falu Z la intereso de la karno estas malamikeco kontraŭ Dio NT
malamikema inklina al aŭ karakterizata de malamikeco: Reĝino ne ŝajnis sisteme malamikema al la edziniĝo HVa io en ŝia voĉo impresis min kiel malamikema SPo
malamikiĝi fariĝi malamiko: mi malamikiĝis kun la forĝisto kaj persekutis lin OE la plej hontinda ago estus senĝene malamikiĝi inter si DBr ➞ malpaciĝi.