Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vorto” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 16
  • Teksta kongruo 43

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

ironio

Aparta paĝo

Malfermita: ironio

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. ironia
  2. ironii
  3. ironiaĵ/o
  4. sokrat/a ironio
  5. tragik/a ironio
ironio
1 parolfiguro konsistanta en la esprimado de penso per vortoj malaj: «Kandido» estas majstraĵo de ironio
2 ŝajna alproprigo de la vidmaniero de alia persono farita kun la intenco ĝin ridindigi: ŝi parolis kun plena seriozeco, sen ia eĉ plej malgranda ŝerco aŭ ironio Z
3 okazaĵo en si mem favora, sed prezentiĝanta tute maloportune: ironio de la sorto ironio de la cirkonstancoj ➞ moko.
ironia plena de ironio: kun ironia kaj malestima rideto Z se nesaĝaj homoj ironie rimarkas al vi, ke vi estas ankoraŭ tre malmultaj Z
ironii ntr uzi ironion.
ironiaĵo vortoj prezentantaj ironion.
sokrata ironio ŝajnigata nescio esprimata per naivaj demandoj, celanta malkovri la efektivan nescion de la kundiskutanto.
tragika ironio en tragedio, dramo k.s. efekto konsistanta en tio, ke la paroloj de iu persono havas ian kaŝitan kaj ofte profetan signifon ne konsciatan de tiu persono sed evidentan por la spektanto.