Serĉi en la vortaro

Rezultoj 53

Por „sinteno” · laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

kolizii

Aparta paĝo

Malfermita: kolizii

kolizii ntr
1 renkontiĝi kaj fortege tuŝi sin reciproke: la eksprestrajno koliziis kun vartrajno aviadilo koliziis kun monto en Kolombio WKl la akvoj kolizias kontraŭ la ŝtonoj, kiuj baras ilian fluadon ➞ karamboli.
2 (figurasence: cirkonstancoj, faktoj aŭ sentoj) neakordiĝi, kontraŭi aŭ konflikti: tia entrepreno kolizius kun la leĝo tiu ĉi individueca sinteno koliziis kun la demokrata spirito TCa Sin. albatiĝi.
kolizio
1 fortega kunpuŝiĝo de du moviĝantaj objektoj: kolizio de aŭtoj kolizio de ŝipoj kolizio de aviadiloj kolizio de trajnoj ➞ kolizifuĝinto, kolizimato.
2 (figurasence) renkonto de kontraŭaj cirkonstancoj, elementoj ktp: kolizio de interesoj kolizio de sentoj la vortoj ne venu en kolizion unu kun alia Z la eterna kaj freneziga kolizio de vortoj kaj formoj en projektata Lingvo Internacia Z lando, en kiu kolizioj de gentoj estas renkontataj sur ĉiu paŝo Z kolizio inter la honoro kaj timo