PIV · 10048
★meĉ/o
★meĉ/o. Speco de ŝnuro
1 el bruligebla k sorba materialo, kiun oni metas en lampon aŭ en mezon de kandelo por konduki bruligotan substancon ĝis la flamo.
2 preparita por konduki fajron ĝis substanco, kiun oni volas eksplodigi de malproksime. Sin. brulŝnuro.
3 ⚕ el sorba materialo, uzata por dreni vundon, kavon ktp.
meĉujo. Malgranda ujo, kun oleo, en kiu trempiĝas meĉo, uzata por lumigado.