← Reen al M

PIV 2020 · 10214

mespil²o

mespil2o
🍁 G. (Mespilus el rozacoj) de du sp-oj el la N hemisfero; pli konata sp.:
Germania mespilo (M. germanica), arbeto kun grandaj lancetformaj, integraj folioj, kun grandaj, unuopaj, blankaj floroj k kun fruktoj (berecaj drupoj) pometformaj, enhavantaj pli-malpli kuniĝintajn, lignecajn, unusemajn kernojn po kvin; hejma de SE Eŭropo ĝis C Azio, kvazaŭhejma en granda parto de la N hemisfero, ĝardene kultivata por acidetaj fruktoj, manĝataj krudaj aŭ konfititaj, kiam ili estas tromaturaj aŭ moliĝintaj pro frosto.
👥 Frukto de mespilo 1. Sin. mespilbero.
👥 mespilujo, mespilarbo = mespilo 1.