metroksil/o BOTA speco de
palmo el Tajlando ĝis Samoo, kun grandaj folioj kun multaj folieroj portantaj dornojn sur la ĉefa ripo; kun granda
apeksa plurjara
spadiko.
genro Metroxylon ➞ arekaco.
sagu/a metroksilo speco de metroksilo, el kies medolo produktiĝas
saguo; ĝiaj
petioloj estas uzataj por fari murojn.
specio Metroxylon sagu ➞ sagupalmo.