PIV 2026 · Artikolo 10370
milico
milico nekonstanta militistaro el civitanoj, ordinare volontuloj por la defendo de la nacia teritorio: la faraono administris la regnon kun la helpo de konstanta armeo kaj milico aŭ polico kaj multenombraj oficistoj B ĝi estas sendependa ŝtato kun propra leĝa kodo, milico, gazetaro kaj prezidanto SIv Kinŝaso donas al si tempon por reorganizi siajn armeojn kaj establi aliancojn kun lokaj milicoj MD ➞ partizano, gerilano, makisano.
milicano membro de milico: la milicanoj petis min priskribi la du agresintojn CPi senmova estis milicano ĉe la stratangulo, envolvita en varma mantelo VVa kvar milicanoj estis kondamnitaj al ĝismorta enprizonigo SBe