← Reen al M

PIV · 10482

mobiliz¹i

mobiliz1i (tr)
Kunvoki k militpretigi: mobilizi unu divizion, la kovrantajn trupojn, la rezervojn, la tutan industrion; mobilizi la policon; mobilizito.
(f, ion) Peti helpon k batalpretigon: mobilizi la publikan opinion; la partio mobilizis ĉiujn siajn fortojn.
Fari rezervan substancon havebla por utiligo, modifo aŭ transporto al alia parto de la organismo: la hepata glikogeno estas laŭbezone mobilizata.
mobilizo, mobilizado
Tuto de la aranĝoj, necesaj por militpretigi la fortojn homajn k industriajn de iu lando.
Ago de tiu, kiu mobilizas 2.
La fiziologia ago, per kiu io estas mobilizata.
malmobilizi. Pasigi de la milita al la civila stato.