PIV · 10626
★morgaŭ
★morgaŭ. Cirkonstanca morfemo
1 signifanta «en la tago tuj venonta post la hodiaŭa»: hodiaŭ estas sabato, k morgaŭ estos dimanĉo Z; morgaŭ mi veturos Parizon Z; ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ Z; li alvenos morgaŭ post semajno (post ok tagoj).
2 signifanta metafore la proksiman estontecon: hodiaŭ forto, morgaŭ morto Z; nenia popolo povas scii, kio fariĝos kun ĝi morgaŭ Z.
3 uzata anst. «morgaŭo»: ĉiu morgaŭ havas sian zorgon Z; morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj Z; ŝi deziris ekposedi almenaŭ unu jaron, dume jam la morgaŭ ne apartenis al ŝi Z.
morgaŭa. Okazonta morgaŭ: mi venis ĉi tien nur por vidi la morgaŭan feston Z; mi lin vizitos la morgaŭan tagon.
morgaŭo. La morgaŭa tago: la morgaŭon de lia alveno mi foriros.
postmorgaŭ. En la dua tago post la nuna: venu postmorgaŭ matene Z; se tiu ĉi formo montriĝos erara, ni morgaŭ ĝin ŝanĝos, k en okazo de bezono ni ĝin postmorgaŭ ankoraŭ unu fojon ŝanĝos Z.