← Reen al N

PIV 2020 · 10926

nepent/o

nepent/o
Helena planto, kies suko magie forgesigis ĉian malĝojon.
🍁 G. (Nepenthes el nepentacoj) de insektokaptaj plantoj plurjaraj, dioikaj, grimpaj, kies folioj unuope finiĝas per ĉiro, apekse portanta specon de urno entenanta acidan likvon, en kiu la insektoj dronas; ĉ. 80 sp-oj el la marĉoj de tropikaj humidaj arbaroj, de Madagaskaro ĝis Aŭstralio k Nov-Kaledonio, pluraj subvitre kultivataj.