PIV 2026 · Artikolo 1119

aristolokio

Litero A

aristolokio BOTA plurjara herbo aŭ liano el la mezvarmaj kaj tropikaj regionoj de la Malnova Mondo; ĝiaj folioj estas simplaj kaj ofte korformaj; ĝiaj floroj havas korol-aspektan kalikon; ĝiaj fruktoj estas ofte balonformaj; pluraj specioj estas orname kultivataj. genro Aristolochia ➞ aristolokiaco.
aristolokiaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas aristolokio. membro de la familio Aristolochiaceae (aristolokiacoj)