PIV · 11214
ofri/o
ofri/o 🍁 G. (Ophrys el orkidacoj) de plurjaraj herboj kun du subteraj tuberoj k kun floroj aspektantaj kiel insektoj; ĉ. 25 sp-oj el Eŭropo, N Afriko k U Azio.
abela ofrio (O. apifera).
aranea ofrio (ark.) = vespa ofrio.
burda ofrio (O. bombyliflora).
insekta ofrio (O. insectifera).
vespa ofrio (O. sphegodes).
muŝa ofrio. Insekta ofrio.