PIV · 11217
oftalm/o
oftalm/o ❤ Okulo 1.
oftalma. Rilata al oftalmo: la oftalma nervo (unu el la tri branĉoj de la triĝemina).
oftalmito ⚕ Kn de la okulaj inflamoj: simpatia oftalmito (en kiu la dua okulo kvazaŭ simpatias al vundo de la unua).
oftalmologio. Studo pri anatomio, fiziologio k patologio de la okuloj k de iliaj aneksoj.
oftalmometro. Aparato, inventita de D-ro Javal, por mezuri la kornean kurbiĝon.
oftalmoskopo. Optika aparato, por ekzameni la internon de la okulo k tute aparte la okulfundon k la retinon: spegula, elektra oftalmoskopo.
oftalmoskopio ⚕ Ekzameno de la okulfundo.