← Reen al O

PIV · 11216

★oft/e

oft/e. Adv., signifanta:
«multajn fojojn unu post alia»: teatramanto ofte vizitas la teatron Z; mi ofte diris, ke […] Z; ofte venis al mi la ideo, ke […]; ĉu tiu tusoskuo okazas tre ofte? Pli ofte ol hieraŭ?. -ad/, konstante, ripete.
«en konsiderinde granda nombro de la okazoj»: ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo X; ofte mano forgesas, kion buŝo promesas Z; en ŝerco k ludo ofte sidas aludo Z; slavoj ofte posedas en E. pli bonan stilon, ol Z […].
ofta. Ofte okazanta: ofta festo – malplena kesto Z; la kronika kataro de konjunktivo estas unu el la plej oftaj malsanoj Z.
ofteco. La relative granda nombro da fojoj, kiam io okazas: ĉiuj rimarkis la oftecon de liaj vizitoj; la ofteco de la sufikso er estas 0,9 el mil vortoj.
oftiĝi. Iĝi ofta: la kazoj de tiu malsano nuntempe oftiĝas.
malofte
Malmultajn fojoj n: mi malofte trinkas vinon; estas bone uzadi la vorton «je» kiel eble pli malofte Z.
En konsiderinde malgranda nombro de la okazoj: malfeliĉo malofte venas sole Z.
malofta
Okazanta malofte: ni havis nur maloftajn rendevuojn.
Rara: malofta libro; la maloftaj teroj.
maloftaĵo. Raraĵo.
plejofte. En la plimulto de la okazoj: plejofte silento estas konfeso. pleje.
plejoftanto 📈 (pp diskreta frekvenca distribuo) La plej ofta valoro.