PIV 2026 · Artikolo 11277

olda

Litero O

olda
1 POEZ maljuna: la olda virino malgaje ridetis MKv kaj la knabin’ la harojn grizajn
elŝiris al la olda knabo KKa
1 Multaj opinias, ke la vorto olda esprimas apartan nuancon ne esprimitan de maljuna. Sed la ideoj pri tio, el kio konsistas tiu aparta nuanco, estas tre diversaj kaj eĉ inter si kontraŭdiraj. Tial la vorto praktike ne uzeblas por efike komuniki apartan nuancon. Ekster la poezieca lingvouzo estas rekomendinde resti ĉe la pli kutima vorto maljuna.
2 POEZ malnova; delonge konata: tiu demando estas jam olda de jarmiloj AFu olda vekhorloĝo tiktakas ĝene GMi kiaj problemoj, mondsavantaj pensoj kirliĝas viakape, olda amiko? INa
oldulo
1 maljunulo: respektinda oldulo kun barbo longa ĝis sub la talio FDi plejparto el la membroj de nia Kolektivo estas (ge)olduloj, kaj ne venas al niaj vicoj sufiĉe da gejunuloj por anstataŭi tiujn kiuj forpasas OE
2 (figurasence) persono, kiu pensas kaj agas en maljuneca aŭ malnoveca maniero: «olduloj» plendis pro foresto de tradiciaj KGS Klubo de la Gajaj kaj la Spritaj kaj Neptunfesto OE