PIV 2026 · Artikolo 11386

optimismo

Litero O

optimismo
1 KOMU tendenco trovi, ke ĉio estas bona en la mondo kaj ĉiam esperi pri sukceso kaj feliĉo: inklini al optimismo tro granda optimismo estas ofte nura egoismo ➞ roza 3; pesimismo.
2 FILO doktrino, laŭ kiu Dio kreis kiel eble plej bonan mondon: optimismo estas, diris Kandido, la obstinego asertadi, ke ĉio estas bona, kiam oni malbone statas
➞ optimisto.