PIV 2026 · Artikolo 12105

pesimismo

Litero P

pesimismo
1 KOMU tendenco trovi, ke ĉio estas malbona en la mondo, kaj ke oni povas en la estonteco atendi precipe malagrablaĵojn. ➞ negativismo, nihilismo, senespera; optimismo.
2 FILO doktrino, laŭ kiu la doloro estas nepra sekvaĵo de la vivo, kaj sekve la sumo de ĉiuj malbonoj superas la sumon de ĉiuj bonoj.
➞ pesimisto.