PIV · 11400
orator¹o
orator1o
1 Homo, kiu kutimas fari publikajn paroladojn: politika, universitata, milita, eklezia oratoro; bona, malbona, entuziasmiga, tedanta oratoro.
oratora
1 Rilata al la parolarto: oratora frazo, periodo, kadenco.
2 Prezentanta la faktojn en emociiga, emfaza maniero: oratoraj efektoj.
oratori. Fari paroladon antaŭ publiko.