← Reen al O

PIV · 11438

origan/o

origan/o 🍁 G. (Origanum el lamiacoj) de aromaj plantoj – plurjaraj herboj k arbustetoj – kun blankaj, rozetaj aŭ purpuraj, malgrandaj floroj – aksele de okulfrapaj, konkavaj, tegolaranĝaj brakteoj – en spikoj panikle ariĝintaj; 36 sp-oj el Eŭropo, Azio k la Mediteranea regiono, pluraj kultivataj por medicino, spicado k ornamo, i.a. diktamno 2, majorano k la ordinara origano.
ordinara origano. Sp. de origano (O. vulgare) el Eŭropo, N Afriko k Azio.
diktamn-origano, Kreta origano. Diktamno 2.