PIV 2026 · Artikolo 11771
parietario
parietario BOTA unu- aŭ plur-jara herbo, kun folioj havantaj integrajn aŭ sinuetajn randojn, kaj kun verdetaj floroj unuopaj aŭ en akselaj glomeruloj; preskaŭ tutmonda. genro Parietaria ➞ urtikaco.
oficina parietario parietario el centra kaj suda Eŭropo, kreskanta sur malnovaj muroj, rokoj kaj rubejoj, medicine uzata, kun poleno alergidona. specio Parietaria officinalis