PIV · 11779
parlament¹o
parlament1o. Reprezentantaro de la civitanoj, kiu, en konstituciaj landoj, faras leĝojn k voĉdonas la buĝeton: kunvoki, forsendi, eksigi la parlamenton; unuĉambra, duĉambra parlamento; stumpoparlamento. ☞ asembleo, deputitaro, senato.
parlamenta
1 Rilata al la parlamento: la parlamenta tagordo, palaco, elektado, elokventeco.
2 Konforma al la reguloj de la parlamenta konveneco: interkonsiliĝoj, farataj en orda parlamenta maniero Z; ne tre parlamenta dirmaniero.
parlamentano. Membro de parlamento.
parlamentejo. Konstruaĵo, destinita al la parlamento.
parlamentismo. Reĝimo de regno, en kiu la ministroj estas respondecaj antaŭ la parlamento, k povas esti forsenditaj de ĝi: kelkaj regnoj havas parlamenton, tute ne havante parlamentisman reĝimon.