PIV 2026 · Artikolo 11984

pentatomo

Litero P

pentatomo ZOOL insekto kun triangula ŝildo 1 sur la abdomeno; per sia piko ĝi kaŭzas malmolajn partojn sur piroj; ĝi eligas acerban ŝprucaĵon, kiam minacata aŭ dispremata. familio Pentatomidae
ruĝkrura pentatomo pentatomo kun ruĝaj aŭ oranĝaj kruroj, kaj bruna korpo 11-14 mm longa; kun ruĝe oranĝaj ĝis kremkoloraj markoj ĉe la centra pinto de sia dorsa ŝildo 1; distingas ĝin paro de elstaraĵoj ĉe la ŝultroj; la larvo estas malhela kaj paliĝas laŭ aĝo. specio Pentatoma rufipes