PIV 2026 · Artikolo 11983
pentatlono
pentatlono SPOR
1 HIST en la antikvaj Olimpiaj Ludoj kvinparta atletisma konkurso konsistanta el mallonga kurado, lancoĵeto, diskoĵeto, longosalto kaj luktado.
2 kvinparta atletisma konkurso organizata en diversaj formoj ekde la unua okazo de la modernaj Olimpiaj Ludoj.
➞ biatlono, triatlono, dekatlono. moderna pentatlono olimpia sporto konsistanta el skermado, liberstila naĝado, ĉevalsaltado, pistola pafado kaj transterena kurado.