← Reen al P

PIV · 12143

★pice/o

pice/o 🍁 G. (Picea el pinacoj) de pinglarboj sen ŝosetoj, kun daŭraj, spirale insertiĝintaj pingloj, kun unuopaj virseksaj floroj k kun maturaj konusoj pendaj, defalantaj integraj; ĉ. 40 sp-oj, N-hemisferaj k malvarmejaj, pluraj kultivataj por ornamo k ĉarpentado; junaj arboj uzataj en N-Eŭropaj landoj kiel ornamaĵo ĉe la festo de Kristnasko. abio, kristarbo. Precipaj sp-oj:
blanka piceo, glaŭka piceo (P. glauca, sin. P. alba), el N de N Ameriko, kun blankete verdaj, mallongaj pingloj k kun konusoj nur 3−6 cm longaj, kultivata por ornamo k fabrikado de papero.
Jeza piceo (P. jezoensis), el NE Azio k Japanio, kun plataj, malsupraflanke tre blankaj pingloj, kultivata i.a. kiel bonsajoj.
ordinara piceo (P. abies), el Eŭropo (montaroj k Skandinavio), kun malhele verdaj, kvarflankaj, pintapeksaj pingloj k kun cilindraj, 10−15 cm longaj konusoj, forstumata k pororname kultivata (multaj kf-oj). Sin. abi(o)piceo.
orienta piceo (P. orientalis) el Kaŭkazo, alta arbo forstumata k pororname kultivata.
abipiceo, abiopiceo. Ordinara piceo.