PIV 2026 · Artikolo 12218

pingveno

Litero P

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. bend/opingveno
  2. blu/a pingvenet/o
  3. imperi/estr/a pingveno
pingveno ZOOL
1 antarkta mara birdo, kiu ne povas flugi, ĉar ĝiaj flugiloj estas malgrandaj, sed povas bone naĝi, kaj kies piedoj sidas preskaŭ ĉe la vosto. ➞ sfenisko, aŭko.
2 = (prefere) sfeniskoforma birdo.
bendopingveno nigra kaj blanka pingveno, kun longa nigra bendo ĉirkaŭ la korpo; ĝi vivas en suda Afriko kaj Galapagoj. genro Spheniscus Sin. sfenisko.
blua pingveneto pingveno de la plej malgranda speco; ĝi loĝas ĉe la sudaj marbordoj de Aŭstralio, Tasmanio kaj Nov-Zelando. specio Eudyptula minor
imperiestra pingveno pingveno de la plej granda speco, kaj la sola, kiu reproduktiĝas dum la vintro en Antarkto. specio Aptenodytes forsteri