PIV 2026 · Artikolo 12530

polistiko

Litero P

polistiko BOTA tutmonda filiko kun vertikala rizomo, kun rozeto el bazaj folioj plume dividaj, ofte vintrodaŭraj, kaj kun rondaj soroj unuope kovritaj de ŝildoforma membrano (induzio); multaj specoj estas orname kultivataj. genro Polystichum ➞ driopteridaco.