PIV · 1254
asklepiad/o
asklepiad/o Z
1 🍁 G. (Asclepias el asklepiadacoj) de plurjaraj herboj kun simplaj, ofte kontraŭe duopaj folioj k kun unuopaj aŭ precipe umbele ariĝintaj floroj; ĉ. 100 sp-oj el N k C Ameriko, kelkaj pororname kultivataj k unu, la
Siria asklepiado (A. syriaca; ☞ vatherbo), kvazaŭhejma en Eŭropo.
2 ♧ Antikva verso, konsistanta precipe el ĥorjamboj.
asklepiadacoj 🍁 Fam. (Asclepiadaceae) de dukotiledonaj plantoj – plurjaraj herboj, lianoj k tufarbustoj –laktosukohavaj, kun kompleksa floro el 5-nombraj elementoj, escepte de la pistilo el 2 grandparte liberaj karpeloj, kiuj ŝanĝiĝas al dufoliklo, kies semoj surhavas silkobrilajn hartufojn po unu (pro tio la nacilingva nomo silkoplanto por pluraj sp-oj de la fam.); ĉ. 2900 sp-oj el ĉ. 315 g-oj, i.a. asklepiado, stapelio k vincetoksiko.