← Reen al A

PIV 2020 · 126

adonid/o

adonid/o 🍁 G. (Adonis el ranunkolacoj) de unu- k plur-jaraj herboj kun duoble plume fajne dividaj folioj, la unujaraj sp-oj kun ruĝaj floroj, la plurjaraj kun flavaj; 26 sp-oj el Eŭropo, Azio k N Afriko, kelkaj ĝardene kultivataj, ekz.:
aŭtuna adonido (A. annua, sin. A. autumnalis), unujara;
printempa adonido (A. vernalis), plurjara;
somera adonido (A. aestivalis), unujara.