PIV 2026 · Artikolo 12692

prelegi

Litero P

prelegi ntr fari prelegon: ili kunvenas ĉiun duan semajnon, kiam fakulo prelegas MalR li vizitis 11 landojn de Eŭropo kaj prelegis pri la prahistorio de Novzelando ILa ➞ lekcii.
prelego
1 instrua aŭ kleriga parolado pri difinita temo, kun prezento malpli didaktika ol tiu de lekcio: la politeknikisto komencis sian prelegon kaj siajn eksperimentojn Z prelegojn oni povas fari en lernejoj, en universitatoj, sed oni povas ilin eldiri ankaŭ en teatro, kinejo, societejo, klubejo aŭ alia taŭga ejo ILa
2 enhavo de prelego 1, ofte en presita formo: tiu ĉi artikolo estas prelego farita en la Somera Universitato 1943 MalR la organizantoj planas kunmeti la prelegojn kaj publikigi ilin libroforme RE!