PIV 2026 · Artikolo 13024
pulpo
pulpo
1 BOTA mola sukplena parto de iaj fruktoj kaj radikoj, kaj medolo de iaj tigoj.
2 kunteniĝanta maso de mola nesolvita planta materio, precipe post elpremado de la akvo: sukerbeta pulpo
3 ANAT mola aŭ duonmola histo, el kiu konsistas kelkaj organpartoj: la interno de la spleno kaj de la dentradikoj estas el pulpo ➞ pulpito.
pulpigi FARM redukti substancon al pulpo.
fruktopulpo pulpo 1 de frukto.