PIV 2026 · Artikolo 13023

pulovero

Litero P

pulovero TEKS trikita brustovesto, kiun oni surmetas pasigante la kapon kaj la brakojn tra la tiucelaj aperturoj: ĵerza pulovero kun rondigitaj ripoj ➞ svetero.
kapuĉpulovero pulovero havanta kapuĉon: li estas 24-jara, surhavas bluan kapuĉpuloveron kaj bluan ĝinzon KKn