PIV · 13022
pulmonari/o
pulmonari/o 🍁 G. (Pulmonaria el boragacoj) de malaltaj, plurjaraj herboj kun simplaj, integraj, haraj, ofte blankamakulaj folioj k kun helicoidaj cumoj el funelformaj, plejofte ruĝaj, violetaj aŭ bluaj floroj; ĉ. 20 sp-oj el Eŭropo. Sin. pulmoherbo.
oficina pulmonario. Sp. de pulmonario (P. officinalis) medicine uzata.