← Reen al R

PIV · 13119

★rafan/o

rafan/o 🍁
G. (Raphanus el brasikacoj) de unu- k du-jaraj herboj, kun folioj grandparte en baza rozeto, lobaj aŭ plume duondividaj, kun grapolo el blankaj, purpuraj aŭ flavaj floroj k kun longa, nedehiska silikvo; 3 sp-oj el Eŭropo k Azio. rafanistro.
👥 Kultiva rafano.
kultiva rafano. Sp. de rafano (R. sativus) kun manĝebla radiko dika, tubera, ekstere diverskolora, interne blanka, globa aŭ longforma; 5 varioj:
rafaneto (R. sativus var. s.), kun radiko malgranda, diversforma (globa, plata, preskaŭ cilindra), unu- aŭ du-kolora (ruĝa, blanka, malofte flava); plej multe kultivata var. en Eŭropo, manĝata kruda kiel antaŭmanĝaĵo: ili staris tiel dense, kiel rafanetoj en fasko Z;
granda rafano (R. sativus var. niger), kun granda radiko glob- aŭ long-forma (ĝis 35 cm longa), blanka, ruĝa, nigra (nigra rafano), pli malofte flava, manĝata kruda k medicine uzata;
Hindia rafano (R. sativus var. mougri, sin. var. indicus), el U Hindio, Srilanko, Javo k Sumatro, kun ŝpinilforma radiko, malofte manĝata, sed kun grandaj silikvoj (ĝis 25 cm longaj) karnaj k spicaj, manĝataj krudaj aŭ kuiritaj;
Japania rafano (R. sativus var. acanthiformis), el E Azio, kun longa radiko (0,3−1 m), manĝata kuirita aŭ peklita;
oleorafano (R. sativus var. oleifera), tre kultivata en Hindio k Ĉinio por produktado de oleo.