PIV 2026 · Artikolo 1368
★atriplo
★ atriplo BOTA unujara aŭ plurjara herbo, monoika aŭ dioika, kun simplaj lancoformaj, liniformaj aŭ triangulaj folioj ofte kovritaj de skvametoj aŭ de «faruno» (pro pedunklaj, akvoplenaj glandoj, kiuj poste sekiĝas); tutmonda. genro Atriplex ➞ amarantaco.
ĝardena atriplo atriplo, el Azio, kultivata por ornamo kaj por folioj, ruĝaj, blankaj aŭ verdaj, uzataj kiel spinaco. specio Atriplex hortensis