← Reen al S

PIV 2020 · 13755

salikorni/o

salikorni/o 🍁 G. (Salicornia el kenopodiacoj) de salejaj plantoj – unu- k plur-jaraj sukulentaj herboj k arbustetoj – kun tre malgrandaj, skvamformaj folioj k kun tre malgrandaj floroj 3−7-opaj funde de ŝoskavoj; kosmopolita g. de 28 sp-oj, kelkaj manĝataj kiel legomo; ilia cindro, riĉa je sodo, iam estis uzata en la fabrikado de vitro k sapo. sodherbo.