PIV 2026 · Artikolo 13867
saracenio
saracenio BOTA insektomanĝa planto, kiu havas urnojn; ĉiu urno konsistas el modifita unuopa folio, ŝirmita per kufo; kombino de parfumo, vaksa surfaco kaj gravito faligas la predan insekton en la urnon, el kiu estas treege malfacile eskapi; kaj tie ili mortas kaj digestiĝas per enzimoj; nordorient-amerika, marĉeja; pluraj specoj estas orname kultivataj. genro Sarracenia ➞ saraceniaco.
saraceniaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas saracenio. membro de la familio Sarraceniaceae (saraceniacoj)