PIV · 13917
★saŭc/o
★saŭc/o 🍴 Likva preparaĵo, por gustigi aŭ spici iajn manĝaĵojn: la karpoj kun bruna vinbera saŭco Z; tomata, menta saŭco; blanka, beŝamela, karea, pipra, remolada saŭco; (f) malsato estas plej bona saŭco; la artikoloj (de propagando) devas esti ne sekaj, sed preparitaj kun certa saŭco Z. ☞ beŝamelo, bearnezo, holandezo, majonezo, frikasi, keĉupo, reliŝo.
saŭci (tr) Trempi en saŭcon, priverŝi per saŭco.
saŭcaĵo. Frikasaĵo.
saŭcujo. Ujo, por prezenti aparte la saŭcon sur la tablo.