← Reen al S

PIV · 13942

★sciur/o

sciur/o G. (Sciurus) de mamuloj el la ordo de ronĝuloj, kun dika, hirthara vosto, kiun ili sidante tenas rekta post la dorso, vivantaj sur arboj k manĝantaj i.a. nuksojn: ŝi sidis kiel timeganta sciureto Z.
sciuredoj. Fam. (Sciuridae) de ronĝuloj, al kiu apartenas sciuro k marmoto.
flugsciuro, ruĝsciuro. Ronĝulo (Petaurista, Sciuropterus k.a. g-oj) parenca al sciuro, sed kun haŭtmembrano ebliganta ŝvebflugadon.