PIV 2026 · Artikolo 14042

sentimentala

Litero S

sentimentala
1 havanta aŭ afektanta romanecan sentemon: mi adoras palajn vizaĝojn kaj sentimentalajn okulojn ĉe la virinoj Z sentimentala interpretado fare de diversaj ŝlagraj kantistoj FGR
2 rilata al romaneca sentemo: sentimentala komponaĵo, kies tonoj melankolie kunfandiĝadis kun la knabinaj sopiroj Z ne el logikaj motivoj, sed el sentimentalaj
sentimentaleco eco de iu aŭ io sentimentala: mi malamas la sentimentalecon de la malnovaj romanoj