← Reen al S

PIV · 14293

★siring/o

siring/o 🍁 G. (Syringa el oleacoj) de falfoliaj arbustoj kun kontraŭe duopaj, integraj folioj k kun multaj, pli-malpli odoraj floroj en apeksaj aŭ flankaj infloreskoj; ĉ. 25 sp-oj hejmaj de SE Eŭropo ĝis E Azio, pluraj el ili k hibridoj kultivataj por ornamo, precipe pro abundo k bonodoro de la floroj, ekz.:
Ĉinia siringo (S. × chinensis), tre kultivata por intense violaj floroj;
ordinara siringo (S. vulgaris), el SE Eŭropo, kun blankaj aŭ lilaj floroj;
Persia siringo (S. × persica), hibrido hejma de Irano ĝis Ĉinio, kun lilaj aŭ blankaj floroj. lilako.
siringokolora. Lila.