PIV · 14429
skutelari/o
skutelari/o 🍁 G. (Scutellaria el lamiacoj) de plantoj – unu- k plur-jaraj herboj k arbustetoj – kun grapoloj aŭ spikoj el floroj, karakterizataj de longtuba, dulipa, supraparte kaskoforma korolo; kosmopolita g. de ĉ. 350 sp-oj precipe montaraj, kelkaj pororname kultivataj k/aŭ medicine uzataj.